You are on page 1of 3

La vojo (Zamenhof)

Tra densa mallumo briletas la celo,


Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l'sorto, nek mokoj de l'homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante


Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboros la monton granitan.
L'espero, l'obstino kaj la pacienco —
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,


Pri l'tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, —
Ni semas kaj semas konstante.
«Ho, ĉesu!» mokante la homoj admonas, —
«Ne ĉesu, ne ĉesu!» en kor' al ni sonas:
«Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
»Se vi pacience eltenos».
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante


Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboros la monton granitan.
L'espero, l'obstino kaj la pacienco —
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
La vojo O caminho
Tra densa mallumo briletas la celo, Através de densa escuridão brilha o objetivo,
al kiu kuraĝe ni iras. ao qual corajosamente nós seguimos.
Simile al stelo en nokta ĉielo, Semelhante a estrela em céu noturno,
al ni la direkton ĝi diras. Para nós ela diz a direção.
Não nos atemorizam os fantasmas da noite,
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nem batidas da sorte, nem zombarias dos
nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
homens
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita porque claro e reto e bem definido
ĝi estas, la voj' elektita. é ele, o caminho escolhido.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante Apenas em reta, corajosamente e não desviando
ni iru la vojon celitan! vamos nós pelo caminho escolhido!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante, Até a pequena gota, batendo constantemente,
traboras la monton granitan. atravessa o monte de granito.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco - A esperança, obstinação e paciência -
jen estas la signoj, per kies potenco eis os sinais, por cuja potência
ni paŝo post paŝo, post longa laboro, passo a passo, depois de longo labor,
atingos la celon en gloro. atingiremos o objetivo em glória.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Semeamos e semeamos, nunca nos cansamos,
pri l' tempoj estontaj pensante.
sobre os tempos futuros pensando.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, Cem sementes se perdem, mil sementes se
ni semas kaj semas konstante. perdem,
"Ho ĉesu!" mokante la homoj admonas, - Semeamos e semeamos constantemente.
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas: "Ó parem!" zombando os homens advertem, -
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos, "Não parem, não parem!" no coração nos soa:
se vi pacience eltenos". "Com obstinação à frente! Os netos abençoarão,
Se vocês pacientemente suportarem".
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras, Se longa seca ou ventos súbitos
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, arrancam folhas secas,
ni forton pli freŝan akiras. agradecemos ao vento, e, renovados,
força mais fresca adquirimos.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Já não morrerá nosso contingente de bravos,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
não o atemorizará o vento, nem uma
obstine ĝi paŝas, provita, hardita, estagnação,
al cel' unu fojon signita! obstinadamente ele caminha, provado,
temperado,
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante ao objetivo uma vez assinalado!
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante, Apenas em reta, corajosamente e não desviando
traboras la monton granitan. vamos nós pelo caminho escolhido!
L' espero, l' obstino kaj la pacienco - Até a pequena gota, batendo constantemente,
jen estas la signoj, per kies potenco atravessa o monte de granito.
ni paŝo post paŝo, post longa laboro a esperança, obstinação e paciência -
atingos la celon en gloro. eis os sinais, por cuja potência
Passo a passo, depois de longo labor,
atingiremos o objetivo em glória.

You might also like